LES XANES (La feinoj)
Ili estas eble la plej konataj kaj plej pro-
funde enradikiĝintaj figuroj en popola tra-
dicio. La Xana (feino) estas, supozeble, mal-
granda diino de akvoj, fontoj, fontanoj, lag-
etoj kaj fluejoj. Ŝi estas reprezentata kiel
tre bela eta estaĵo kun blonda hararo kaj,
foje, rigardante sin en la akvo kiel spegulo
aŭ kombante siajn harojn per ora kombilo.
U
nu el ŝiaj ŝatokupoj estas ŝpini per ora ŝpin
-
ilo
,
uzante tondilojn faritajn el la sa
m
a
m
etalo
por tranĉi la fadenojn
. I
li etendas la fadenojn
sub la lunlumo kaj tuj kiam la unua suno
leviĝas, ĉi tiuj transformiĝas en oron kaj
poste estas fordonataj al tiuj, kiuj faras al ili
favorojn. Ili estas konsiderataj bonfaraj,
estas kristanaj kaj laŭsupoze loĝas en ka-
vernoj, kie ili konservas trezorojn.
En Asturio estas multaj lokoj, kiuj rilatas al
tiu ĉi estaĵo, kiel kavernoj, fontanoj aŭ
montoj, distraj lokoj aŭ entreprenoj por arta aŭ literatura kreado. En festivaloj
en iuj asturiaj urboj, iuj knabinoj, kiuj elstaras pro sia beleco, eleganteco aŭ
ĉarmo, ofte ricevas la nomon Xana aŭ Xanina. En Asturio, kelkaj knabinoj estas
baptitaj per la nomo Xana.
Multaj el la padoj, migrovojoj aŭ itineroj en la Princlando havas nomojn
ligitajn al feinoj, elfoj, sorĉistinoj, feoj aŭ flugilhavaj serpentoj.
EL BUSGOSU (La arbarulo)
L
i estas estaĵo duone ho
m
a
(
densa hararo
,
ho
m
a vizaĝo
,
torso kaj brakoj
)
kaj duone
virŝafo (kun torditaj kornoj kaj kapro-kruroj kun
fenditaj hufoj) kiu portas verdan vestokompleton
kaj ĉapelon. Li estas la posedanto de la arbaroj,
sendanĝera
,
kaj helpas ĉiujn
,
kiuj eniras la arb-
arojn
, m
ontrante al ili la vojon, kaj ankaŭ protek-
tas la bestojn. Oni povas diri ke li estas la protekt-
anto de la arbaroj kaj la bestoj, tial li malamas la
ligno-hakistojn kaj la ĉasistojn, kaj provas erarigi
ilin, kvankam li ne atakas ilin. Se iu volas eliri el la
arbaro, ĉar li perdiĝis, kaj ne faris ian damaĝon, li
montras al tiu la elirejon kun plej multa afableco.